Elŝuti PDF-on
Reiri al la rakontolisto

指蜜鳥嘅報仇 La venĝo de la mielgvida birdo

Verkita de Zulu folktale

Ilustrita de Wiehan de Jager

Tradukita de dohliam

Laŭtlegita de Zoe Lam

Lingvo ĉina (kantona)

Nivelo 4-a nivelo

Laŭtlegi la tutan rakonton

Legrapideco

Aŭtomate ludi la rakonton


呢個係講指蜜鳥奈吉同貪心嘅後生仔健基利嘅故仔。有一日呢,健基利出門打獵,突然間,佢聽到奈吉嘅叫聲。健基利一諗起跟住指蜜鳥就可以搵到好味嘅蜜糖,就忍唔住流晒口水啦。佢停低落嚟,好仔細噉聽住,四周圍搵吓,直到佢喺頭上嘅樹枝中間睇到咗指蜜鳥。小雀仔吱吱聲噉叫,由一棵樹飛到另外一棵。指蜜鳥一路飛一路叫,令到健基利跟得切。

Jen la historio de Ngede, la Mielgvida Birdo, kaj avida junulo nomata Gingile. Unun tagon dum Gingile estis ĉasanta li aŭdis la vokon de Ngede. La buŝo de Gingile komencis akvumi pro la penso pri mielo. Li haltis kaj aŭskultis atente, serĉante ĝis li vidis la birdon en la branĉoj super sia kapo. “Ĉitik-ĉitik-ĉitik”, krakis la birdeto, dum li flugis al la sekva arbo, kaj la sekva. “Ĉitik, ĉitik, ĉitik”, li vokis, haltante de tempo al tempo por esti certa, ke Gingile sekvas.


過咗半個鐘咁上下,佢哋到咗一棵巨大嘅野無花果樹底下。奈吉喺樹枝之間跳嚟跳去,然之後喺其中之一條樹枝上面停低咗落嚟,佢歪住個頭望住健基利,好似喺度同佢講:「就係呢度啦!快啲嚟啦!做乜慢吞吞㗎?」健基利企喺棵樹底下,一隻蜜蜂都睇唔到,但係佢信奈吉唔會呃佢㗎。

Post duonhoro ili atingis grandan sovaĝan figarbon. Ngede freneze saltetis inter la branĉoj. Li tiam staris sur unu branĉo kaj klinis sian kapon al Gingile kvazaŭ dirante, “Jen ĝi! Venu nun! Kio okupas vin tiom longe?” Gingile ne povis vidi iujn abelojn de sub la arbo, sed li fidis Ngede.


健基利將佢攞嚟打獵嗰條長矛擺喺棵樹底下,搵埋幾條乾樹枝,點起咗堆火。等到個火燒到好旺嘅時候,佢攞咗條又長又乾嘅樹枝,撥入個火中心。呢種木頭燒起上嚟嘅時候呢,就會整到好多煙。健基利一手攞住條樹枝嘅另一端,第二隻手就捉住樹幹,開始爬上樹。

Do Gingile demetis sian ĉaslancon sub la arbon, kunigis kelkajn sekajn branĉetojn kaj faris fajreton. Kiam la fajro bone brulis, li metis longan sekan bastonon en la koron de la fajro. Ĉi tiu ligno estis speciale konata fari multon da fumo dum ĝi brulis. Li komencis grimpi, tenante la malvarmetan finon de la fumanta bastono en siaj dentoj.


冇幾耐之後呢健基利就聽到小蜜蜂飛嚟飛去嘅嗡嗡聲。佢哋喺樹嘅主幹入面築咗個竇,正忙住飛入去又飛出嚟噉。當健基利爬到蜂竇處嘅時候,佢將樹枝仲燒緊嘅一端猛噉督個蜂竇。班小蜜蜂好怕煙,就食咗火藥噉全部都飛晒出嚟,仲順便針健基利幾啖,針針都拮到佢痛。

Baldaŭ li aŭdis la laŭtan zumadon de la okupataj abeloj. Ili eniris kaj eliris el kavaĵo en la arbotrunko – sia abelujo. Kiam Gingile atingis la abelujon, li puŝis la fumantan finon de la bastono en la kavon. La abeloj elflugis, koleraj kaj kruelaj. Ili forflugis pro la fumon – sed ne antaŭ ol ili donis al Gingile dolorajn pikilojn!


小蜜蜂全部都飛咗出嚟啦,健基利一隻手伸入個蜂竇入面,掘到好多塊蜜糖,又甜又香嘅蜜糖由蜜糖塊上面滴落嚟,睇起嚟極好味噉。佢小心翼翼噉就將啲蜜糖塊放入膊頭上嘅袋,慢慢噉由樹上面爬返落嚟。

Kiam la abeloj estis ekstere, Gingile puŝis siajn manojn en la neston. Li elprenis manplenojn da la peza mielĉelaro, gutanta per riĉa mielo kaj plena de dikaj, blankaj larvoj. Li metis la vaksaĵon zorge en la saketon, kiun li portis sur sian ŝultron, kaj komencis grimpi suben laŭ la arbo.


奈吉急不及待噉望住健基利做嘅一切,一心希望佢搞掂晒後會送一小塊蜜糖俾自己,作為幫佢引路嘅謝禮。健基利喺樹枝間好輕快噉跳嚟跳去,離地面越嚟越近。終於健基利穩穩落地,奈吉企住喺離佢唔遠嘅一嚿大石上面,等住健基利送禮俾佢。

Ngede fervore spektis ĉion, kion Gingile faris. Li atendis, ke li lasu dikan pecon de mielĉelaro kiel dankoferon al la Mielgvidisto. Ngede flirtis de branĉo al branĉo, pli kaj pli proksime al la tero. Fine Gingile atingis la fundon de la arbo. Ngede sidis sur rokon proksime al la knabo kaj atendis sian rekompencon.


但係健基利就滅咗個火,搦起咗條長矛,開始走返屋企,詐諦睇唔見奈吉個樣。奈吉大發雷霆噉叫住:「俾蜜糖我!俾蜜糖我!」健基利停低咗落嚟,盯住小雀仔,大笑噉就話:「老友吖,你都想食蜜糖呀,係唔係?哈哈,我做咗咁多嘢,又被針咗咁多啖!我點解要同你分享呢啲蜜糖先?」講完,健基利就走遠咗啦。奈吉激到佛都有火,佢都從來冇試過被人噉樣對待!不過佢實會報仇嘅。

Gingile estingis la fajron, prenis sian lancon kaj ekmarŝis hejmen, ignorante la birdon. Ngede kolere vokis, “VIC-torr! VIC-torrr!” Gingile haltis, fiksrigardis la birdeton kaj laŭte ridis. “Vi volas iom da mielo, ĉu ne, mia amiko? Ha! Sed mi faris la tutan laboron kaj ricevis ĉiujn de la pikojn. Kial mi dividu iun el ĉi tiu dolĉa mielo kun vi?” Poste li ekiris. Ngede furiozis! Ĉi tio ne estis maniero trakti lin! Sed li venĝos.


過咗幾個星期呢,健基利又聽到奈吉嘅叫聲。佢諗返好味嘅蜜糖,急不及待噉就跟住指蜜鳥走咗去。奈吉領住健基利行到森林嗰便,喺一棵大樹頂上停低咗落嚟。健基利心諗:「哈哈,樹上面肯定有個蜂竇。」佢嗱嗱聲噉生咗堆火,又攞埋燒緊嘅樹枝開始爬樹。奈吉停咗喺嗰便乜都睇到晒。

Unun tagon plurajn semajnojn poste Gingile denove aŭdis la mielan vokon de Ngede. Li memoris la bongustan mielon, kaj fervore sekvis la birdon denove. Post gvidado de Gingile laŭ la arbara rando, Ngede haltis por ripozi en granda ombrela dornarbo. “Ahh,” pensis Gingile. “La abelujo devas esti en ĉi tiu arbo.” Li rapide faris sian malgrandan fajron kaj komencis grimpi, la fumanta branĉo en liaj dentoj. Ngede sidis kaj rigardis.


健基利爬住爬住,心入面覺得好出奇,乜佢仲冇聽到嗡嗡聲呢?佢諗住,蜂竇一定喺樹頂上好深嘅地方。佢拉住樹枝,跳上樹:不過嗰度冇蜂竇,佢淨係見到隻大花豹!花豹非常之嬲,因為健基利阻住佢搵周公。花豹瞇埋對眼,擘大個口,露出咗又白又尖嘅大牙嚟。

Gingile grimpis, miranta kial li ne aŭdis la kutiman zumadon. “Eble la abelujo estas profunde en la arbo,” li pensis al si. Li tiris sin supren laŭ alia branĉo. Sed anstataŭ la abelujo, li fiksrigardis la vizaĝon de leopardo! Leopardo tre koleris pro la kruda interrompo de sia dormo. Ŝi duonfermis la okulojn kaj malfermis la buŝon por malkaŝi siajn tre grandajn kaj tre akrajn dentojn.


健基利冇等到花豹向佢撲埋嚟,就飛噉快爬返落樹。但係佢爬得太過急啦,一唔小心就踩咗個吉,重重噉跌到地下,扭親咗腳眼。佢趷吓趷吓噉走甩咗。好彩花豹仲未完全瞓醒,冇再追埋健基利。指蜜鳥奈吉已經報咗仇,健基利亦都吸取咗教訓。

Antaŭ ol Leopardo povis ĵeti sin al Gingile, li rapidis suben laŭ la arbo. Pro hasto, li maltrafis branĉon, kaj alteriĝis peze sur la teron tordante sian maleolon. Li marŝis kiel eble plej rapide. Feliĉe por li, Leopardo ankoraŭ estis tro dormema por postkuri lin. Ngede, la Mielgvidisto, venĝis sin. Kaj Gingile lernis sian lecionon.


噉以後呢,當健基利班細路仔聽到奈吉嘅故仔,佢哋都非常之尊重呢隻細雀仔。佢哋每次採蜜糖嘅時候,亦都會將最大嘅一塊留俾指蜜鳥啦。

Kaj do, kiam la infanoj de Gingile aŭdas la historion de Ngede, ili respektas la birdeton. Kiam ajn ili rikoltas mielon, ili certe lasas la plej grandan parton de la mielĉelaro por Mielgvidisto.


Verkita de: Zulu folktale
Ilustrita de: Wiehan de Jager
Tradukita de: dohliam
Laŭtlegita de: Zoe Lam
Lingvo: ĉina (kantona)
Nivelo: 4-a nivelo
Fonto: The Honeyguide's revenge el la Afrika Rakontolibro
Krea Komunaĵo Permesilo
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite 3.0 Tutmonda.
Opcioj
Reiri al la rakontolisto Elŝuti PDF-on