Elŝuti PDF-on
Reiri al la rakontolisto

Andiswa Soccer Star Andiswa, futbalstelulo

Verkita de Eden Daniels

Ilustrita de Eden Daniels

Laŭtlegita de Darshan Soni

Lingvo angla

Nivelo 2-a nivelo

Laŭtlegi la tutan rakonton

Legrapideco

Aŭtomate ludi la rakonton


Andiswa watched the boys play soccer. She wished that she could join them. She asked the coach if she can practise with them.

Andiswa spektis la knabojn ludi futbalon. Ŝi deziris aliĝi al ili. Ŝi demandis al la trejnisto, ĉu ŝi rajtas ekzerci sin kun ili.


The coach put his hands on his hips. “At this school, only boys are allowed to play soccer,” he said.

La trejnisto metis la manojn sur la koksojn. “En ĉi tiu lernejo nur la knaboj permesas ludi futbalon,” li diris.


The boys told her to go play netball. They said that netball is for girls and soccer is for boys. Andiswa was upset.

La knaboj diris al ŝi, ke ŝi ludu retpilkon. Ili diris ke la retpilko estas por knabinoj, kaj futbalo estas por knaboj. Andiswa tre malĝojis.


The next day, the school had a big soccer match. The coach was worried because his best player was sick and could not play.

La sekvan tagon estis granda futballudo ĉe la lernejo. La trejnisto maltrankviliĝis, ĉar lia plej bona futbalisto estis malsana kaj ne povis ludi.


Andiswa ran to the coach and begged him to let her to play. The coach was not sure what to do. Then he decided that Andiswa could join the team.

Andiswa kuris al la trejnisto kaj petis lin lasi ŝin ludi. La trejnisto ne certis, kion fari. Tiam li decidis ke Andiswa povus aliĝi al la teamo.


The game was tough. Nobody had scored a goal by half time.

La ludo estis malfacila. Neniu gajnis golon ĝis la ludomeza paŭzo.


During the second half of the match one of the boys passed the ball to Andiswa. She moved very fast towards the goal post. She kicked the ball hard and scored a goal.

Dum la dua duono de la matĉo, unu el la knaboj sendis la pilkon al Andiswa. Ŝi kuris rapide al la golejo. Ŝi forte piedbatis la pilkon kaj gajnis golon.


The crowd went wild with joy. Since that day, girls were also allowed to play soccer at the school.

La amaso freneziĝis per ĝojo. Ekde tiam, knabinoj ankaŭ permesis ludi futbalon ĉe la lernejo.


Verkita de: Eden Daniels
Ilustrita de: Eden Daniels
Laŭtlegita de: Darshan Soni
Lingvo: angla
Nivelo: 2-a nivelo
Fonto: Andiswa Soccer Star el la Afrika Rakontolibro
Krea Komunaĵo Permesilo
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce 3.0 Tutmonda.
Opcioj
Reiri al la rakontolisto Elŝuti PDF-on