Iam Kokino kaj Aglo estis amikoj. Ili vivis en paco kun ĉiuj aliaj birdoj. Neniu el ili sciis flugi.
很久很久以前,母鸡和老鹰是好朋友。他们和其他的鸟儿住在一起,相安无事,但是他们都不会飞。
Iun tagon regis malsato en la lando. Aglo devis paŝi tre malproksimen por trovi manĝaĵon. Ŝi revenis tre laca. “Devas esti pli facila maniero vojaĝi!” diris Aglo.
Post bona dormo Kokino havis brilan ideon. Ŝi komencis kolekti la falintajn plumojn el ĉiuj siaj birdaj amikoj. “Ni kudru ilin kunen super niaj propraj plumoj,” ŝi diris. “Eble tio faros vojaĝi pli facila afero.”
Aglo estis la sola en la vilaĝo kun kudrilo, do ŝi komencis kudri unue. Ŝi faris al si paron da belaj flugiloj kaj flugis alta super Kokino. Kokino prunteprenis la kudrilon, sed ŝi baldaŭ laciĝis pri kudrado. Ŝi lasis la kudrilon sur la ŝranko kaj iris en la kuirejon por prepari manĝaĵon por siaj infanoj.
Sed la aliaj birdoj vidis Aglon flugi for. Ili petis Kokinon prunti al ili la kudrilon por fari flugilojn ankaŭ por ili mem. Baldaŭ birdoj flugis ĉie supre en la ĉielo.
Kiam la lasta birdo redonis la pruntitan kudrilon, Kokino ne estis tie. Do ŝiaj infanoj prenis la kudrilon kaj ekludis kun ĝi. Kiam ili laciĝis pri la ludo, ili lasis la kudrilon en la sablo.
Poste tiun posttagmezon, Aglo revenis. Ŝi petis la kudrilon por ripari iujn plumojn kiuj malfiksiĝis sur ŝia vojaĝo. Kokino rigardis la ŝrankon. Ŝi rigardis en la kuirejon. Ŝi rigardis en la korton. Sed la kudrilo troviĝis nenie.
“Nur donu al mi tagon,” Kokino petegis Aglon. “Tiam vi povos ripari vian flugilon kaj flugi por akiri manĝaĵon denove.” “Nur unu tagon pli,” diris Aglo. “Se vi ne trovos la kudrilon, vi devos doni al mi unu el viaj idoj kiel pagon.”
Kiam Aglo venis la venontan tagon, ŝi trovis Kokinon skrapantan en la sablo, sed neniu kudrilo. Do Aglo flugis tre rapide kaj kaptis unu el la idoj. Ŝi forportis ĝin. Ĉiam post tiam, kiam ajn Aglo aperas, ŝi trovas Kokinon skrapantan en la sablo por la kudrilo.
Kiam la ombro de la flugilo de Aglo falas sur la kampo, Kokino avertas siajn idojn. “Eliru el la nuda kaj seka tereno.” Kaj ili respondas, “Ni ne estas malsaĝuloj. Ni kuros.”