Antaŭ longa tempo tri knabinoj eliris por kolekti brullignon.
很久很久以前,有三个女孩,她们一起外出找柴火。
Varmegis, do ili iris malsupren al la rivero por naĝi. Ili ludis kaj ŝprucis kaj naĝis en la akvo.
天很热,她们跳下河游了个泳。她们一边游泳,一边嬉戏,溅出很多水花。
Subite ili ekkonsciis ke estas jam malfrue. Ili rapidis hejmen al la vilaĝo.
突然,她们意识到天已经很晚了,匆匆忙忙赶回村子。
Kiam ili preskaŭ alvenis hejmen, Nozibele metis sian manon sur la kolon. Ŝia kolĉeno estis forgesita! “Mi petas, revenu kun mi!” ŝi petis siajn amikojn. Sed ŝiaj amikoj diris ke estis jam tro malfrue.
Do Nozibele reiris sola al la rivero. Ŝi trovis la kolĉenon kaj rapidis hejmen. Sed ŝi perdiĝis en la mallumo.
诺孜贝儿一个人回到河边,一找到了项链,就赶忙回家,但天太黑了,她迷路了。
Malproksime ŝi vidis lumon el kabano. Ŝi rapidis al ĝi kaj frapis je la pordo.
她远远地看见有个小木屋,木屋里有一丝光亮。她跑到木屋门口,敲了敲门。
Surprize al ŝi, hundo malfermis la pordon kaj diris, “Kion vi volas?” “Mi perdiĝas kaj bezonas lokon por dormi,” diris Nozibele. “Eniru, alie mi mordos vin!” diris la hundo. Do Nozibele eniris.
Tiam la hundo diris, “Kuiru por mi!” “Sed mi neniam kuiris por hundo antaŭe,” ŝi respondis. “Kuiru, alie mi mordos vin!” diris la hundo. Do Nozibele kuiris iom da manĝaĵo por la hundo.
Tiam la hundo diris, “Ordigu la liton por mi!” Nozibele respondis, “Mi neniam ordigis liton por hundo.” “Ordigu la liton, alie mi mordos vin!” diris la hundo. Do Nozibele ordigis la liton.
Ĉiutage ŝi devis kuiri kaj balai kaj lavi por la hundo. Tiam, iun tagon, la hundo diris, “Nozibele, hodiaŭ mi devas viziti iujn amikojn. Balau la domon, kuiru la manĝaĵon kaj lavu miajn vestaĵojn antaŭ ol mi revenos.”
Tuj kiam la hundo foriris, Nozibele prenis tri harojn de sia kapo. Ŝi metis unu haron sub la liton, unu malantaŭ la pordon kaj unu en la ĉirkaŭbarejon. Tiam ŝi kuris hejmen laŭeble plej rapide.
Kiam la hundo revenis, li serĉis Nozibele. “Nozibele, kie vi estas?” li kriis. “Mi estas ĉi tie, sub la lito,” diris la unua haro. “Mi estas ĉi tie, malantaŭ la pordo,” diris la dua haro. “Mi estas ĉi tie, en la ĉirkaŭbarejo,” diris la tria haro.
Tiam ekkonsciis la hundo ke Nozibele trompis lin. Do li kuris kaj kuris la tutan vojon al la vilaĝo. Sed la fratoj de Nozibele atendis tie kun grandaj bastonoj. La hundo turnis sin kaj forkuris, kaj poste ĝi ne revidiĝis.