Zama estas bonega!

Mi frateto dormas ĝis malfrue. Mi vekiĝas frue, ĉar mi estas bonega!

1

Estas mi, kiu enlasas la sunon.

2

"Vi estas mia matenstelo," diras panjo.

3

Mi lavas min. Mi ne bezonas iun ajn helpon.

4

Mi povas trakti la malvarmegan akvon kaj la bluan malbonodoran sapon.

5

Panjo memorigas min, "Ne forgesu la dentojn!" Mi respondas, "Neniam, mi ne forgesos!"

6

Post la lavado, mi salutas avĉjo kaj onjo, kaj deziras al ili agrablan tagon.

7

Tiam mi vestas min. "Mi estas granda nun, panjo," mi diras.

8

Mi fermas la butonojn kaj bukas la ŝuojn.

9

Kaj mi certiĝas, ke mia frateto scias ĉion pri la lerneja novaĵo.

10

En la klaso, mi faras ĉiumaniere laŭeble plej bone.

11

Mi ĉiutage faras ĉiujn ĉi bonojn. Sed tio, kion mi plej ŝatas, estas ludi kaj ludi!

12

Zama estas bonega!

Teksto: Michael Oguttu
Ilustrado: Vusi Malindi
Tradukado: dohliam
Lingvo: Esperanto

This story is brought to you by the Global African Storybook Project, an effort to translate the stories of the African Storybook Project into all the languages of the world.

You can view the original story on the ASP website here

Global ASP logo

Creative Commons License
This work is licensed under a Creative Commons Attribution 3.0 Unported License.