Khalai parolas al kreskaĵoj

Tio estas Khalai. Ŝi havas sep jarojn. Ŝia nomo signifas "la bonulo" en ŝia lingvo, la lubukusa.

1

Khalai vekiĝas kaj parolas al la oranĝujo. "Oranĝujo, mi petas, kresku grande kaj donu al ni multe da maturaj oranĝoj."

2

Khalai piediras al la lernejo. Survoje ŝi parolas al la herbo. "Herbo, mi petas, kresku verde kaj ne sekiĝu."

3

Khalai preterpasas sovaĝajn florojn. Floroj, mi petas, daŭre floru, do mi povas meti vin en mia hararo.

4

En la lernejo, Khalai parolas al la arbo en la centro de la korto. "Arbo, mi petas, kreskigu grandajn branĉojn, do ni povas legi sub via ombro.

5

Khalai parolas al la arbedo, kiu ĉirkaŭas ŝian lernejon. "Mi petas, kresku forte, kaj haltigu la malbonulojn enveni."

6

Kiam Khalai revenas hejme de la lernejo, ŝi vizitas la oranĝujon. "Ĉu viaj oranĝoj jam estas maturaj?" demandas Khalai.

7

"La oranĝoj estas ankoraŭ verdaj," Khalai suspiras. "Mi morgaŭ revidos vin, oranĝujo," Khalai diras. "Eble tiam vi havos maturan oranĝon por mi!"

8

Khalai parolas al kreskaĵoj

Teksto: Ursula Nafula
Ilustrado: Jesse Pietersen
Tradukado: dohliam
Lingvo: Esperanto

This story is brought to you by the Global African Storybook Project, an effort to translate the stories of the African Storybook Project into all the languages of the world.

You can view the original story on the ASP website here

Global ASP logo

Creative Commons License
This work is licensed under a Creative Commons Attribution 3.0 Unported License.