Kiam la patrino de Simbegwire mortis, ŝi ege malĝojis. La patro de Simbegwire faris laŭeble plej bone por varti sian filinon. Malrapide, ili eklernis kiel resenti ilin feliĉaj, sen la patrino de Simbegwire. Ĉiumatene, ili sidiĝis kaj parolis pri la venonta tago. Ĉiuvespere, ili kune preparis vespermanĝon. Post kiam ili lavis la manĝilaron, la patro de Simbegwire helpis ŝin fari ŝian hejmtaskon.
Iun tagon, la patro de Simbegwire malfrue revenis hejmen. "Kie vi estas, mia infano?" li vokis. Simbegwire kuris al sia patro. Ŝi haltis senmove kiam ŝi vidis ke li tenis la manon de iu virino. "Mi volas, ke vi renkontu iun specialan, mia infano. Jen Anita," li diris ridete.
"Saluton Simbegwire, via patro diris multe al mi pri vi," diris Anita. Sed shi nek ridetis, nek prenis la manon de la knabino. La patro de Simbegwire ĝojis kaj ekscitiĝis. Li parolas pri la estonteco, kiam ili tri kune vivus, kaj kiel bona estus ilia vivo. "Mia infano, mi esperas ke vi akceptos Anita-on kiel patrino," li diris.
La vivo de Simbegwire ŝanĝis. Ŝi ne plu havis tempon por sidi matene kun sia patro. Anita donis tiom da hejmtaskoj al ŝi, ke ŝi estis tro laca por fari vespere sian lernejajn taskojn. Post la vespermanĝo, ŝi tuj enlitiĝis. Ŝia nura konsolo estis sia kolora lankovrilo, kiun sia patrino donis al ŝi. La patro de Simbegwire ŝajne ne rimarkis, ke sia filino malĝojis.
Post kelkaj monatoj, la patro de Simbegwire diris al ili ke li foriros iom da tempo. "Mi devas vojaĝi por mia laboro," li diris. "Sed mi scias ke vi due prizorgos unu la alian." La vizaĝo de Simbegwire malridetiĝis, sed sia patro ne rimarkis pri tio. Anita nenion diris. Ankaŭ ŝi ne ĝojis.
La situacio malboniĝis por Simbegwire. Se ŝi ne finfaris siajn taskojn, aŭ ŝi plendis iomete, Anita batus ŝin. Kaj dum la vespermanĝo, la virino manĝis la plejparton de la manĝaĵo, restigante nur kelkajn restaĵojn por Simbegwire. Ĉiuvespere, Simbegwire ploris ĝis ŝi ekdormis, brakumanta la lankovrilon de ŝia patrino.
Iun matenon, Simbegwire malfrue ellitiĝis. "Vi estas pigrulino!" Anita kriis. Ŝi eltiris Simbegwire-on el la lito. La valora lankovrilo kroĉiĝis sur najlo, kaj duoniĝis.
Simbegwire malĝojegis. Ŝi decidis forkuri de sia hejmo. Ŝi prenis la pecetojn de la lankovrilo de sia patrino, pakis iom da manĝaĵo, kaj foriris el la domo. Ŝi sekvis la vojon, kiun prenis sia patro.
Kiam vesperiĝis, ŝi surgrimpis altan arbon apud rivereto, kaj pretigis liton por si mem en la branĉoj. Dum ŝi ekdormis, ŝi kantis: "Panjo, panjo, panjo, vi forlasis min. Vi forlasis min kaj neniam revenis. Paĉjo ne plu amas min. Panjo, kiam vi revenos? Vi forlasis min."
La sekvan tagon, Simbegwire kantis la kanton denove. Kiam la virinoj venis por lavi siajn vestaĵojn en la rivereto, ili audis la malfeliĉan kanton, kiu eliras de la alta arbo. Ili kredis, ke tio estis nur la vento, kiu susuris en la folioj, kaj daŭre faris sian laboron. Sed unu el la virinoj aŭskultis atente la kanton.
Tiu virino suprenrigardis en la arbo. Kiam ŝi vidis la knabinon kaj la pecojn de la kolora lankovrilo, ŝi ekkriis, "Simbegwire, infano de mia frato!" La aliaj virinoj haltigis la lavadon kaj helpis Simbegwire-on grimpi malsupren el la arbo. Ŝia onklino brakumis la knabineton kaj provis konsoli ŝin.
La onklino de Simbegwire prenis la infanon al sia hejmo. Ŝi donis varman manĝaĵon, kaj enlitigis ŝin kun la kovrilo de ŝia patrino. Tiu nokte, Simbegwire ploris ĝis ŝi ekdormis. Sed tiuj estis larmoj de malŝarĝiĝo. Ŝi sciis, ke sia onklino vartos ŝin.
Kiam la patro de Simbegwire revenis hejme, li trovis ke ŝia ĉambro estis malplena. "Kio okazis, Anita?" li demandis pezkore. La virino klarigis ke Simbegwire jam forkuris. "Mi nur volis ke ŝi respektu min," ŝi diris. "Sed eble mi tro severis." La patro de Simbegwire foriris el la domo, kaj iris al la direkto de la rivereto. Li daŭre iris al la vilaĝo de sia fratino, por sciiĝi, ĉu ŝi vidis Simbegwire-on.
Simbegwire ludis kun siaj kuzoj, kiam ŝi vidis malproksime sian patron. Ŝi timis ke li eble koleris, do ŝi kuris en la domo por kaŝi sin. Sed ŝia patro iris al ŝi kaj diris, "Simbegwire, vi jam trovis perfekta patrino por vi mem. Iu, kiu amas vin kaj komprenas vin. Mi fieras pri vi kaj mi amas vin." Ili konsentis ke Simbegwire restus kun sia onklino tiom longe kiom ŝi volis.
Lia patro vizitis ŝin ĉiutage. Fine, li venis kune kun Anita. Ŝi etendis sin kaj prenis la manon de Simbegwire. "Mi tre bedaŭras, mia etulo, mi eraris," ŝi kriis. "Ĉu vi jam permesos min reprovi?" Simbegwire rigardis sian patron kaj lian maltrankviliĝan vizaĝon. Tiam, ŝi paŝis malrapide antaŭen kaj ĉirkaubrakis Anita-on.
La sekvan semajnon, Anita invitis Simbegwire-on, kune kun ŝiaj kuzoj kaj onklino, al la domo por manĝi. Kia manĝego ĝi estis! Anita pretigis ĉiujn el la plej amataj manĝaĵoj de Simbegwire, kaj ĉiuj manĝis ĝis sateco. Tiam, la infanoj ludis dum la plenkreskuloj diskutis. Simbegwire sentis sin feliĉa kaj kuraĝa. Ŝi decidis ke post nelonge ŝi revenus hejmen por vivi kune kun sia patro kaj duonpatrino.
This story is brought to you by the Global African Storybook Project, an effort to translate the stories of the African Storybook Project into all the languages of the world.
You can view the original story on the ASP website here