Longe, longe antaŭe la homoj ne sciis ion ajn. Ili ne sciis kiel farmi kultivaĵojn aŭ kiel teksi tukojn aŭ kiel fari ferajn ilojn. La dio Nyame supre en la ĉielo havis ĉion saĝecon de la mondo. Li tenis ĝin sekura en argila kruĉo.
Unu tagon, Nyame decidis ke li donos la kruĉon de saĝeco al Anansi. Ĉiam kiam Anansi rigardis en la argila kruĉo, li lernis ion novan. Ĝi estis tiel ekscita!
Avida Anansi pensis, “mi tenos la kruĉon ĉe la supro de alta arbo. Tiel mi povas havi ĉion al mi mem!” Li ŝpinis longan fadenon, bobenis ĝin ĉirkaŭ la argilan kruĉon kaj ligis ĝin al sia stomako. Li komencis grimpi la arbon. Sed estis malfacile grimpi la arbon kun la kruĉo frapanta liajn genuojn la tutan tempon.
La tutan tempon la juna filo de Anansi estis observanta ĉe la fundo de la arbo. Li diris, “Ĉu ne estus pli facile grimpi se vi anstataŭe ligus la kruĉon al via dorso?” Anansi provis ligi la argilan kruĉon plena de saĝeco al sia dorso, kaj tio vere estis multe pli facile.
En neniu tempo li atingis la supron de la arbo. Sed tiam li haltis pensante, “mi estas supozeble la ununura kun ĉio saĝeco sed jen mia filo estis pli lerta ol mi!” Anansi estis tiel kolera pri tio ĉi ke li ĵetis la argilan kruĉon malsupren for de la arbo.
Ĝi frakasis en pecoj sur la tero. La saĝeco estis libera por dividi inter ĉiuj. Kaj estas tiel kiel homoj lernis farmi, teksi tukojn, fari ferajn ilojn, kaj ĉiujn la aliajn aferojn kiujn homoj scias fari.
This story is brought to you by the Global African Storybook Project, an effort to translate the stories of the African Storybook Project into all the languages of the world.
You can view the original story on the ASP website here