Kapro, Hundo kaj Bovo

Kapro, Hundo kaj Bovo estis tre bonaj amikoj. Iun tagon ili vojaĝis en taksio.

1

Kiam ili atingis la finon de sia vojaĝo, la ŝoforo petis ilin pagi siajn tarifojn. Bovo pagis sian tarifon.

2

Hundo pagis iom pli, ĉar li ne havis la ĝustan monon.

3

La ŝoforo estis dononta al Hundo lian monŝanĝon kiam Kapro forkuris sen pagi ion ajn.

4

La ŝoforo tre ĝenis. Li forkuris sen doni al Hundo lian monŝanĝon.

5

Tial, eĉ hodiaŭ, Hundo kuras al aŭto por rigardi enen kaj trovi la ŝoforon, kiu ŝuldas al li lian monŝanĝon.

6

Kapro forkuras de la sono de aŭto. Ŝi timas, ke ŝi estos arestita pro ne esti paginta sian tarifon.

7

Kaj bovo ne ĝenas kiam aŭto venos. Bovo prenas sian tempon transirante la vojon ĉar ŝi scias, ke ŝi pagis tutan sian tarifon.

8

Kapro, Hundo kaj Bovo

Teksto: Fabian Wakholi
Ilustrado: Marleen Visser
Tradukado: Espen Stranger-Johannessen
Lingvo: Esperanto

This story is brought to you by the Global African Storybook Project, an effort to translate the stories of the African Storybook Project into all the languages of the world.

You can view the original story on the ASP website here

Global ASP logo

Creative Commons License
This work is licensed under a Creative Commons Attribution 3.0 Unported License.