Puno

Iun tagon, panjo aĉetis multe da fruktoj.

1

"Kiam ni povas manĝi la fruktojn?" ni demandas. "Ni manĝos la fruktojn ĉi-vespere," diras panjo.

2

Mia frato Rahim glutemas. Li gustumas ĉiun frukton. Li manĝas multe da frukto.

3

"Rigardu kion faris Rahim!" mia frateto ekkriis. "Rahim petolemas kaj egoistas," diras mi.

4

Panjo koleras kontraŭ Rahim.

5

Ni ankaŭ koleras kontraŭ Rahim. Sed Rahim ne bedaŭras.

6

"Ĉu vi ne punos Rahim-on?" demandas mia frateto.

7

"Rahim, vi baldaŭ bedaŭros," avertas panjo.

8

Rahim eksentas sin malbona.

9

"Mia ventro doloras," flustras Rahim.

10

Panjo sciis ke tio okazus. La fruktoj punas Rahim-on!

11

Poste, Rahim petas pardonon al ni. "Mi neniam plu tiel glutemas," li promesas. Kaj ni ĉiuj kredas lin.

12

Puno

Teksto: Adelheid Marie Bwire
Ilustrado: Melany Pietersen
Tradukado: dohliam
Lingvo: Esperanto

This story is brought to you by the Global African Storybook Project, an effort to translate the stories of the African Storybook Project into all the languages of the world.

You can view the original story on the ASP website here

Global ASP logo

Creative Commons License
This work is licensed under a Creative Commons Attribution 3.0 Unported License.