Tom la bananvendisto

Tom portas pleton da maturaj bananoj.

1

Tom iras al la merkato por vendi bananojn.

2

Homoj ĉe la merkato aĉetas fruktojn.

3

Sed neniu aĉetas la bananojn de Tom. Ili preferas aĉeti fruktojn de virinoj.

4

"En nia komunumo, nur virinoj vendas fruktojn", diras homoj. "Kia homo estas ĉi tiu?" homoj demandas.

5

Sed Tom ne rezignas. Li vokas: "Aĉetu miajn bananojn! Aĉetu miajn dolĉajn maturajn bananojn!"

6

Unu virino prenas faskon da bananoj el la pleto. Ŝi rigardas la bananojn zorgeme.

7

La virino aĉetas la bananojn.

8

Pli da homoj venas al la stalo. Ili aĉetas la bananojn de Tom kaj manĝas ilin.

9

Baldaŭ, la pleto estas malplena. Tom kalkulas la monon, kiun li gajnis.

10

Tiam Tom aĉetas sapon, sukeron kaj panon. Li metas la aĵojn en sian pleton.

11

Tom balancas la pleton sur sia kapo kaj iras hejmen.

12

Tom la bananvendisto

Teksto: Humphreys Odunga
Ilustrado: Zablon Alex Nguku
Tradukado: Espen Stranger-Johannessen
Lingvo: Esperanto

This story is brought to you by the Global African Storybook Project, an effort to translate the stories of the African Storybook Project into all the languages of the world.

You can view the original story on the ASP website here

Global ASP logo

Creative Commons License
This work is licensed under a Creative Commons Attribution 3.0 Unported License.