Andiswa, futbalstelulo

Andiswa spektis la knabojn ludi futbalon. Ŝi deziris aliĝi al ili. Ŝi demandis al la trejnisto, ĉu ŝi povus ekzerci sin kun ili.

1

La trejnisto metis la manojn sur la koksoj. "En ĉi-tiu lernejo, nur la knaboj permesas ludi futbalon," li diris.

2

La knaboj diris al ŝi, ke ŝi ludu retpilkon. Ili diris ke la retpilko estas por knabinoj, kaj futbalo estas por knaboj. Andiswa tre malĝojis.

3

La sekvan tagon, estis granda futballudo ĉe la lernejo. La trejnisto maltrankviliĝis ĉar lia plej bona futbalisto estis malsana kaj ne ludeblis.

4

Andiswa kuris al la trejnisto kaj petis lin lasi ŝin ludi. La trejnisto ne certis kion fari. Tiam li decidis ke Andiswa povus aliĝi al la teamo.

5

La ludo estis malfacila. Neniu gajnis golon ĝis la duontempo.

6

Dum la dua duontempo, unu el la knaboj pasigis la pilkon al Andiswa. Ŝi moviĝis rapide al la golejo. Ŝi forte piedbatis la pilkon kaj gajnis golon.

7

La amaso freneziĝis per ĝojo. Ekde tiam, knabinoj ankaŭ permesis ludi futbalon en la lernejo.

8

Andiswa, futbalstelulo

Teksto: Eden Daniels
Ilustrado: Eden Daniels
Tradukado: dohliam
Lingvo: Esperanto

This story is brought to you by the Global African Storybook Project, an effort to translate the stories of the African Storybook Project into all the languages of the world.

You can view the original story on the ASP website here

Global ASP logo