Koko kaj Milpiedulo

Koko kaj Milpiedulo estis amikoj. Sed ili ĉiam konkuris unu kontraŭ la alio. Iun tagon, ili decidis ludi futbalon por vidi, kiun estis la plej bona ludanto.

1

Ili iris al la ludkampo kaj ekludis la ludon. Koko estis rapida, sed Milpiedulo estis pli rapida. Koko piedbatis malproksime, sed Milpiedulo piedbatis pli malproksime. Koko eksentis sin grumblema.

2

Ili decidis ludi punŝoton. Unue, Milpiedulo estis la golulo. Koko gajnis nur unu golon. Tiam estis la vico de Koko gardi la golejon.

3

Milpiedulo piedbatis la pilkon kaj faris golon. Milpiedulo piedpuŝis la pilkon kaj faris golon. Milpiedulo kapbatis la pilkon kaj faris golon. Milpiedulo gajnis kvin golojn.

4

Koko koleregis, ĉar ŝi perdis la ludon. Ŝi estis tre malbona perdanto. Milpiedulo ekridis, ĉar lia amiko faris tiom da bruo pri tio.

5

Koko tiel koleris ke ŝi larĝe malfermis la bekon kaj forglutis la milpiedulon.

6

Dum Koko marŝis hejmen, ŝi renkontis Milpiedul-patrino. Milpiedul-patrino demandis, "Ĉu vi vidis mian infanon?" Koko nenion diris. Milpiedul-patrino maltrankviliĝis.

7

Tiam Milpiedul-patrino aŭdis voĉeton. "Helpu min, panjo!" kriis la voĉo. Milpiedul-patrino ĉirkaŭrigardis kaj aŭskultis atente. La voĉo elvenis ene de la koko.

8

Milpiedul-patrino ekkriis, "Uzi vian specialan povon, mia infano!" La milpieduloj povas fari malbonan odoron kaj malbonan guston. Koko eksentis sin malsana.

9

Koko ruktis. Tiam ŝi glutis kaj kraĉis. Tiam ŝi ternis kaj tusis. Kaj tusis. La milpiedulo estis naŭzega!

10

Koko tusis, ĝis ŝi eltusigis la milpiedulon kiu estis en ŝia stomako. Milpiedul-patrino kaj ŝia infano suprenrampis sur arbo kaj kaŝis ilin.

11

Ekde tiam, la kokoj kaj la milpieduloj iĝis malamikoj.

12

Koko kaj Milpiedulo

Teksto: Winny Asara
Ilustrado: Magriet Brink
Tradukado: dohliam
Lingvo: Esperanto

This story is brought to you by the Global African Storybook Project, an effort to translate the stories of the African Storybook Project into all the languages of the world.

You can view the original story on the ASP website here

Global ASP logo

Creative Commons License
This work is licensed under a Creative Commons Attribution 3.0 Unported License.