Decido

Mia vilaĝo havis multajn problemojn. Ni viciĝis longe por elpreni la akvon de unu krano.

1

Ni atendis la manĝaĵon donacita de aliaj.

2

Ni ŝlosis frue la domojn pro ŝtelistoj.

3

Multaj infanoj forlasis la lernejon.

4

Junaj knabinoj laboris kiel servistinoj en aliaj vilaĝoj.

5

Junaj knaboj vagis tra vilaĝo, dum alioj laboris en la bienoj de homoj.

6

Kiam la vento blovis, forĵetitaj paperpecoj pendiĝis sur la arboj kaj la bariloj.

7

Oni tranĉis sin per rompitaj vitropecoj, kiujn aliuloj ĵetis senatente.

8

Tiam, iun tagon, la krano forsekiĝis kaj niaj akvujoj malpleniĝis.

9

Mia patro marŝis de unu domo al alia domo, kaj petis homojn ĉeesti vilaĝan kunvenon.

10

Homoj kunvenis sub granda arbo kaj aŭskultis.

11

Mia patro ekstaris kaj diris, "Ni devas kunlabori por solvi niajn problemojn."

12

Okjara Juma, kiu sidis sur branĉo de arbo, ekkriis, "Mi povas helpi purigi."

13

Unu virino diris, "La virinoj povas aliĝi kun mi por kreskigi manĝaĵon."

14

Alia viro stariĝis kaj diris, "La viroj fosos puton."

15

Ni ĉiuj ekkriis unuvoĉe, "Ni devas ŝanĝi niajn vivojn." Ekde tiam, ni kunlaboris por solvi niajn problemojn.

16

Decido

Teksto: Ursula Nafula
Ilustrado: Vusi Malindi
Tradukado: dohliam
Lingvo: Esperanto

This story is brought to you by the Global African Storybook Project, an effort to translate the stories of the African Storybook Project into all the languages of the world.

You can view the original story on the ASP website here

Global ASP logo

Creative Commons License
This work is licensed under a Creative Commons Attribution 3.0 Unported License.