Tom portas pleton da maturaj bananoj.
Tom lleva una cesta de plátanos maduros.
Tom iras al la bazaro por vendi bananojn.
Tom va al mercado a vender plátanos.
Homoj ĉe la bazaro aĉetas fruktojn.
La gente compra fruta en el mercado.
Sed neniu aĉetas la bananojn de Tom. Ili preferas aĉeti fruktojn de virinoj.
Pero nadie compra los plátanos de Tom. Prefieren comprarle a las mujeres.
“En nia komunumo nur virinoj vendas fruktojn,” diras homoj. “Kia homo estas ĉi tiu?” homoj demandas.
“En nuestra comunidad, sólo las mujeres venden fruta,” le dice la gente. “¿Qué clase de hombre es éste?” se pregunta la gente.
Sed Tom ne rezignas. Li vokas, “Aĉetu miajn bananojn! Aĉetu miajn dolĉajn maturajn bananojn!”
Pero Tom no se rinde. Sigue gritando, “¡Compren mis plátanos! ¡Compren mis dulces plátanos maduros!”
Virino prenas faskon da bananoj el la pleto. Ŝi rigardas la bananojn zorgeme.
Una mujer coge un montón de plátanos de la bandeja. Revisa las plátanos cuidadosamente.
La virino aĉetas la bananojn.
La mujer compra los plátanos.
Pli da homoj venas al la stalo. Ili aĉetas la bananojn de Tom kaj manĝas ilin.
Más gente viene al puesto. Compran los plátanos de Tom y se las comen.
Baldaŭ la pleto estas malplena. Tom kalkulas la monon, kiun li gajnis.
Al poco rato, la cesta está vacía. Tom cuenta el dinero que ganó.
Tiam Tom aĉetas sapon, sukeron kaj panon. Li metas la aĵojn en sian pleton.
Luego, Tom compra jabón, azúcar y pan. Pone las cosas en su cesta.
Tom metas la pleton sur sia kapon kaj iras hejmen.
Tom carga la cesta sobre su cabeza y se va a casa.