Elŝuti PDF-on
Reiri al la rakontolisto

Zama est formidable ! Zama estas bonega!

Verkita de Michael Oguttu

Ilustrita de Vusi Malindi

Tradukita de Alexandra Danahy

Laŭtlegita de Monique Bournot-Trites

Lingvo franca

Nivelo 2-a nivelo

Laŭtlegi la tutan rakonton

Legrapideco

Aŭtomate ludi la rakonton


Mon petit frère dort très tard. Je me réveille tôt, parce que je suis formidable !

Mia frateto dormas ĝis malfrue. Mi vekiĝas frue, ĉar mi estas bonega!


Je suis celle qui laisse entrer le soleil.

Estas mi, kiu enlasas la sunon.


« Tu es mon étoile du matin, » me dit maman.

“Vi estas mia matenstelo,” diras panjo.


Je me lave, je n’ai pas besoin d’aide.

Mi lavas min. Mi ne bezonas iun ajn helpon.


Je peux m’adapter à de l’eau froide et du savon bleu malodorant.

Mi povas trakti la malvarmegan akvon kaj la bluan malbonodoran sapon.


Maman me rappelle, « N’oublie pas tes dents. » Je réponds, « Jamais, pas moi ! »

Panjo memorigas min, “Ne forgesu la dentojn!” Mi respondas, “Neniam, mi ne forgesos!”


Après m’être lavée, j’accueille grand-papa et tantine et je leur souhaite une bonne journée.

Post la lavado mi salutas avĉjon kaj onjon kaj deziras al ili agrablan tagon.


Ensuite, je m’habille, « Je suis grande maintenant maman, » dis-je.

Tiam mi vestas min. “Mi estas granda nun, panjo,” mi diras.


Je peux attacher mes boutons et boucler mes chaussures.

Mi fermas la butonojn kaj bukas la ŝuojn.


Et je m’assure que mon petit frère connaît toutes les nouvelles de l’école.

Kaj mi certiĝas, ke mia frateto scias ĉion pri la lerneja novaĵo.


En classe je fais de mon mieux de toutes les façons possibles.

En la klaso mi faras ĉiumaniere laŭeble plej bone.


Je fais toutes ces bonnes choses chaque jour. Mais la chose que j’aime le mieux, c’est de jouer et jouer encore!

Mi ĉiutage faras ĉiujn ĉi bonojn. Sed tio, kion mi plej ŝatas, estas ludi kaj ludi!


Verkita de: Michael Oguttu
Ilustrita de: Vusi Malindi
Tradukita de: Alexandra Danahy
Laŭtlegita de: Monique Bournot-Trites
Lingvo: franca
Nivelo: 2-a nivelo
Fonto: Zama is great! el la Afrika Rakontolibro
Krea Komunaĵo Permesilo
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite 3.0 Tutmonda.
Opcioj
Reiri al la rakontolisto Elŝuti PDF-on