下载 PDF
返回故事列表

Simbegwire 辛波薇亚

作者 Rukia Nantale

插图 Benjamin Mitchley

译文 dohliam

语言 世界与

级别 5级

将整故事念出来 本故事尚未有语音版。


Kiam la patrino de Simbegwire mortis, ŝi ege malĝojis. La patro de Simbegwire faris laŭeble plej bone por varti sian filinon. Malrapide ili eklernis kiel denove senti sin feliĉaj, sen la patrino de Simbegwire. Ĉiumatene ili sidiĝis kaj parolis pri la venonta tago. Ĉiuvespere ili kune preparis vespermanĝon. Post kiam ili lavis la manĝilaron, la patro de Simbegwire helpis ŝin fari sian hejmtaskon.

辛波薇亚的妈妈过世的时候,她非常伤心。辛波薇亚的爸爸尽全力照顾孩子。时间久了,他们渐渐开心起来,习惯了没有辛波薇亚妈妈的生活。每天早上,他们坐在一起,谈论着即将到来的一天。每天晚上,他们一起做饭,然后一起洗碗,辛波薇亚的爸爸还帮助她做功课。


Iun tagon, la patro de Simbegwire malfrue revenis hejmen. “Kie vi estas, mia infano?” li vokis. Simbegwire kuris al sia patro. Ŝi haltis senmove, kiam ŝi vidis ke li tenas la manon de iu virino. “Mi volas, ke vi renkontu iun specialan, mia infano. Jen Anita,” li diris ridete.

有一天,辛波薇亚的爸爸回家晚了。他一进门就喊道:“亲爱的孩子,你在哪里?”辛波薇亚跑出来迎接爸爸。但她突然停住了,因为她看到爸爸牵着另外一个女人的手。爸爸笑着说:“我的孩子,来,我向你介绍一个很特别的人,她叫阿妮塔。”


“Saluton Simbegwire, via patro diris multe al mi pri vi,” diris Anita. Sed ŝi nek ridetis, nek prenis la manon de la knabino. La patro de Simbegwire ĝojis kaj ekscitiĝis. Li parolis pri la estonteco, kiam ili tri kune vivos, kaj kiel bona estos ilia vivo. “Mia infano, mi esperas ke vi akceptos Anita kiel patrinon,” li diris.

阿妮塔跟辛波薇亚打招呼:“你好,辛波薇亚!你的爸爸跟我说了很多关于你的事。”她没有朝辛波薇亚微笑,也没有牵她的手。辛波薇亚的爸爸很高兴,他兴奋地说着,如果他们三个人住在一起,一定会很幸福的。爸爸朝辛波薇亚说:“我的孩子,我希望你能接受阿妮塔成为你的母亲。”


La vivo de Simbegwire ŝanĝiĝis. Ŝi ne plu havis tempon por sidi matene kun sia patro. Anita donis tiom da hejmtaskoj al ŝi, ke ŝi estis tro laca por fari siajn lernejajn taskojn vespere. Post la vespermanĝo ŝi tuj enlitiĝis. Ŝia sola konsolo estis ŝia kolora lankovrilo, kiun ŝia patrino donis al ŝi. La patro de Simbegwire ŝajne ne rimarkis, ke lia filino malĝojas.

辛波薇亚的生活变了。她每天早上没有时间和爸爸坐在一起聊天。阿妮塔让辛波薇亚做很多家务,辛波薇亚每天晚上都累极了,根本没有时间做功课。她一吃完晚饭就睡觉了。她唯一的安慰就是妈妈留给她的彩色毯子。辛波薇亚的爸爸似乎没有意识到女儿一点儿也不开心。


Post kelkaj monatoj la patro de Simbegwire diris al ili ke li foriros iom da tempo. “Mi devas vojaĝi por mia laboro,” li diris. “Sed mi scias ke vi ambaŭ prizorgos unu la alian.” La vizaĝo de Simbegwire malridetis, sed ŝia patro ne rimarkis pri tio. Anita nenion diris. Ankaŭ ŝi ne ĝojis.

过了几个月,辛波薇亚的爸爸告诉她们,他要离家一段时间。他说:“我得出差,我相信你们会互相照顾对方的。”辛波薇亚低下头,但她的爸爸没有注意。阿妮塔什么也没说,她也不太高兴。


La situacio malboniĝis por Simbegwire. Se ŝi ne finfaris siajn taskojn, aŭ ŝi plendis iomete, Anita batis ŝin. Kaj dum la vespermanĝo, la virino manĝis la plejparton de la manĝaĵo, lasante nur kelkajn restaĵojn por Simbegwire. Ĉiuvespere Simbegwire ploris, ĝis ŝi ekdormis, brakumanta la lankovrilon de sia patrino.

辛波薇亚的生活变得更糟糕了。如果辛波薇亚没有做完家务,或者她稍微有点抱怨的话,阿妮塔就会打她。晚上,阿妮塔把大多数食物都吃了,只留给辛波薇亚一点剩饭剩菜。每天晚上,辛波薇亚都流着泪入睡,她只能紧紧地抱着妈妈留下的毯子。


Iun matenon Simbegwire malfrue ellitiĝis. “Vi estas pigrulino!” Anita kriis. Ŝi eltiris Simbegwire el la lito. La valora lankovrilo kroĉiĝis sur najlo kaj duoniĝis.

一天早上,辛波薇亚起床晚了。阿妮塔气极了:“你这个懒虫!”她把辛波薇亚从床上拉起来。毯子勾到一颗钉子,撕成了两半。


Simbegwire malĝojegis. Ŝi decidis forkuri de sia hejmo. Ŝi prenis la pecojn de la lankovrilo de sia patrino, pakis iom da manĝaĵo kaj foriris el la domo. Ŝi sekvis la vojon, kiun prenis ŝia patro.

辛波薇亚伤心透了,她决定离家出走。她带着毯子的碎片,包了一些食物,沿着爸爸出差的路离开了家里。


Kiam vesperiĝis, ŝi surgrimpis altan arbon apud rivereto kaj pretigis liton por si mem en la branĉoj. Dormonte, ŝi kantis, “Panjo, panjo, panjo, vi forlasis min. Vi forlasis min kaj neniam revenis. Paĉjo ne plu amas min. Panjo, kiam vi revenos? Vi forlasis min.”

天黑了,辛波薇亚找到一棵长在小溪旁边的树。她爬上了树,在树枝上搭了一张小床。她唱着歌,渐渐睡着了:“妈妈,妈妈,妈妈,你离开了我,离开了我再也不回来了。爸爸再也不爱我了。妈妈,你什么时候回来,你离开了我……”


La sekvan tagon Simbegwire kantis la kanton denove. Kiam la virinoj venis por lavi siajn vestaĵojn en la rivereto, ili aŭdis la malfeliĉan kanton, kiu eliris de la alta arbo. Ili kredis, ke tio estas nur la vento, kiu susuras en la folioj, kaj daŭre faras sian laboron. Sed unu el la virinoj aŭskultis atente la kanton.

第二天早上,辛波薇亚又唱起了这首歌。附近的女人到溪水边来洗衣服,她们听到了树上传来的歌声。她们以为这是风穿过树叶的声音,于是就没有在意,继续洗衣服。但其中有个女人仔细地听着这首歌。


Tiu virino suprenrigardis en la arbon. Kiam ŝi vidis la knabinon kaj la pecojn de la kolora lankovrilo, ŝi ekkriis, “Simbegwire, infano de mia frato!” La aliaj virinoj haltigis la lavadon kaj helpis Simbegwire grimpi malsupren el la arbo. Ŝia onklino brakumis la knabineton kaj klopodis konsoli ŝin.

女人抬起头来看着那棵树。当她看到辛波薇亚和那条彩色的毯子时,她吓了一跳:“辛波薇亚,我哥哥的孩子!”其他的女人也停下了手里的活儿,帮助辛波薇亚从树上爬了下来。她的姑姑紧紧地抱着她,尽量安慰她。


La onklino de Simbegwire portis la infanon al sia hejmo. Ŝi donis varman manĝaĵon kaj enlitigis ŝin per la kovrilo de ŝia patrino. Tiu nokto Simbegwire ploris, ĝis ŝi ekdormis. Sed tiuj estis larmoj de malŝarĝiĝo. Ŝi sciis, ke ŝia onklino vartos ŝin.

辛波薇亚的姑姑带着她去了自己家。她给辛波薇亚煮了美味的食物,又给她铺了床,让她盖着妈妈的毯子睡觉。那天晚上,辛波薇亚又哭着睡着了。不过这次是欣慰的泪水。她知道她的姑姑会照顾她。


Kiam la patro de Simbegwire revenis hejmen, li trovis ke ŝia ĉambro estas malplena. “Kio okazis, Anita?” li demandis pezkore. La virino klarigis ke Simbegwire jam forkuris. “Mi nur volis ke ŝi respektu min,” ŝi diris. “Sed eble mi tro severis.” La patro de Simbegwire foriris el la domo kaj iris en la direkto de la rivereto. Li daŭre iris al la vilaĝo de sia fratino por sciiĝi, ĉu ŝi vidis Simbegwire.

辛波薇亚的爸爸回到家里,发现辛波薇亚的房间里空荡荡的。他疲倦极了,问阿妮塔发生了什么事。阿妮塔说辛波薇亚离家出走了。她解释道:“我只是想让她尊敬我,但是我可能太严格了。”辛波薇亚的爸爸跑出家门,沿着小溪去找辛波薇亚。他走到了妹妹的村庄,想问问她有没有见过辛波薇亚。


Simbegwire ludis kun siaj kuzoj, kiam ŝi vidis malproksime sian patron. Ŝi timis ke li eble koleras, do ŝi kuris en la domon por kaŝi sin. Sed ŝia patro iris al ŝi kaj diris, “Simbegwire, vi jam trovis perfektan patrinon por vi mem. Iu, kiu amas vin kaj komprenas vin. Mi fieras pri vi kaj mi amas vin.” Ili konsentis ke Simbegwire restu kun sia onklino tiom longe, kiom ŝi volos.

辛波薇亚正在和她的表兄弟姐妹玩耍,但她突然看到了远处的爸爸。她害怕爸爸会生气,于是就跑到房子里躲了起来。但是爸爸找到她,对她说:“辛波薇亚,你自己找到了一个完美的妈妈,她爱你,理解你。我为你感到骄傲,我爱你。”他们商量后决定辛波薇亚可以和姑姑住在一起,想呆多久就可以呆多久。


Lia patro vizitis ŝin ĉiutage. Fine li venis kune kun Anita. Ŝi etendis sin kaj prenis la manon de Simbegwire. “Mi tre bedaŭras, mia etulo, mi eraris,” ŝi kriis. “Ĉu vi jam permesos min reprovi?” Simbegwire rigardis sian patron kaj lian maltrankvilan vizaĝon. Tiam ŝi paŝis malrapide antaŭen kaj ĉirkaŭbrakis Anita.

辛波薇亚的爸爸每天都来看她。有一天,他和阿妮塔一起来了。阿妮塔朝辛波薇亚伸出手,她哭了:“我太抱歉了,小家伙,对不起,我错了,你可以再给我一次机会吗?”辛波薇亚看了看爸爸,看到他忧虑的脸庞。她朝前走了一步,抱住了阿妮塔。


La sekvan semajnon Anita invitis Simbegwire, kune kun ŝiaj kuzoj kaj onklino, al la domo por manĝi. Kia manĝego ĝi estis! Anita pretigis ĉiujn el la plej amataj manĝaĵoj de Simbegwire, kaj ĉiuj manĝis ĝis sato. Poste la infanoj ludis, dum la plenkreskuloj diskutis. Simbegwire sentis sin feliĉa kaj kuraĝa. Ŝi decidis ke post nelonge ŝi revenos hejmen por vivi kune kun sia patro kaj duonpatrino.

过了几天,阿妮塔邀请辛波薇亚,姑姑和姑姑的孩子们一起到家里吃饭。好丰盛啊!而且那都是辛波薇亚喜欢吃的东西,每个人都吃得津津有味。吃完饭,大人们在家里聊天,孩子们在外面玩耍。辛波薇亚觉得很开心,自己变得更加勇敢了。她决定不久以后就要回到家里,和自己的爸爸,继母住在一起。


作者: Rukia Nantale
插图: Benjamin Mitchley
译文: dohliam
语言: 世界与
级别: 5级
出处: 原文来自非洲故事书Simbegwire
共享创意授权条款
本着作系采用共享创意 署名 3.0 未本地化版本授权条款授权。
读多啲5级故事:
选项
返回故事列表 下载 PDF