La animaloj de Ugando

Ĉi tio estas ĝirafo. Ĝi havas tre longan kolon. Ĝi manĝas foliojn de altaj arboj. Kiu koloro estas la ĝirafo?

1

Ĉi tio estas elefanto. Virelefantoj havas blankajn dentegojn. Ili havas grandajn orelojn. Elefantaj havas longajn rostrojn, per kiuj ili deŝiras la foliojn de la arboj. Elefantaj manĝas herbojn kaj foliojn. Kiu koloro estas la elephant?

2

Ĉi-tio estas krokodilo. Ĝi vivas en la riveroj kaj la lagoj. Ĝi havas longan voston. Ĝi povas malfermi sian buŝegon por manĝi fiŝojn kaj aliajn animalojn. Kiu koloro estas la krokodilo?

3

Ĉi tio estas leono. Ĝi havas grandajn dentojn por kapti manĝaĵojn. Virleonoj havas kolhararon. Kie estas la kolhararo de ĉi-tiu leono?

4

Ĉi tio estas griza kronogruo. Ĝi estas la simbolo de la Ugando. Ĝi havas longajn krurojn kaj sur la kapo kronon. Kiu koloro estas la griza kronogruo?

5

Ĉi tio estas akvobubalo. Ĝi manĝas herbojn kaj vivas apud la riveroj kaj la lagoj. Kiel nomiĝas tiuj, kiu kreskas sur la kapo?

6

Ĉi tiuj animaloj nomiĝas zebroj. Ili havas nigrablankajn striojn. Kiu animalo aspektas kiel zebro?

7

Jen du malsamaj animaloj. Jen la verukaprino kaj ŝiaj verukapridoj. Verukaproj havas ankaŭ dentegojn. Kiu animalo aspektas kiel verukapro? La alia animalo estas la kobo. Ĝi manĝas herbojn. Kiu koloro estas la kobo?

8

Kio estas la jenaj du animalaj amikoj? Kie ili vivas? Ĉu vi volas manĝi unu el ili?

9

La animaloj de Ugando

Teksto: Wendy Parry
Ilustrado: Rob Owen
Tradukado: dohliam
Lingvo: Esperanto

This story is brought to you by the Global African Storybook Project, an effort to translate the stories of the African Storybook Project into all the languages of the world.

You can view the original story on the ASP website here

Global ASP logo

Creative Commons License
This work is licensed under a Creative Commons Attribution 3.0 Unported License.